TTT-ejo de UEA

Prefere dise


jan 1981

Recenzas Boris Kolker (Soveta Unio);

Nuancoj; Poemoj, Kazimierz Szczurek kaj Lina Gabrielli. Ascoli Piceno: Edizioni Gabrielli, 1980. 125p. 20cm. Plejado. Beletra eldonserio n-ro 13.

Kiel prave diras en la antaŭparolo William Auld, ”Lina Gabrielli estas samtempe homo sincera kaj poeto aŭtentika”. Ŝiaj miniaturoj estas veraj perloj. Ili estas vortumitaj impulsoj, ĝuoj, ĝojoj, emoj, sopiroj, ĝemoj, veoj. Malpli entuziasme mi rilatas al ŝiaj pli longaj versaĵoj, kiuj ŝajnas al mi enhavi tro da rezonado, tro da vortoj. Eble, pro alispeca edukiĝo; mi ne povas dece aprezi la verketojn, kiuj tuŝas religiajn temojn. La aŭtorino uzas versteknikon senriman kaj sen organizita ritmo, kiu konvenas precipe al ŝiaj pri-amaj miniaturoj.

La kontribuo de Kazimierz Szczurek konsistas el kvar partoj: ”El tradukaĵoj”, ”Tekstoj por muzikaĵoj”, ”El versaĵoj originalaj”, ”Nuancoj”. La aŭtoro uzas ĉefe tradician versteknikon. Sed la ritmo estas ofte neklara, oni stumblas ĉiupaŝe, ĉar por konservi la netecon de la ritmo oni devasjen transmeti vortakcenton, jen tute senakcentigi vorton. La rimoj estas neimpresaj, fojfoje ili estas nuraj asonancoj. La verketoj malmulte tuŝas la sentojn, des pli la menson. Deklaracioj pri noblaj idealoj kaj kulturaj valoroj, eble, efikas en oratoraĵo, sed en la poezio — ne. Se Szczurek partoprenus belartajn konkursojn, kiujn aranĝas sovetiaj esperantistoj, eble nur du liaj versaĵoj povus pretendi al premia loko: ”Tamen” kaj ”Preludo XXXV”.

Mi ne vidas sencon kunigi sub unu kovrilon verkojn de du diversaj poetoj.

 

Reen al:

Nuancoj Kazimierz Szczurek Lina Gabrielli Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo