![]() |
![]() |
![]() TTT-ejo de UEA |
Plia verda kabaredo
Valentin Melnikov
Nikolao Ĥoĥlov: Verda
rido. Kabaredo. Grafokom, Đurđevac, 2010, 35 p. Prezo ĉe
UEA: € 4,20
Ĉiuj
literaturŝatantoj certe konas la nomon Nikolao Ĥoĥlov (ofte oni
skribas lian familinomon sen supersignoj, sed laŭ la ruslingva prononco
supersignoj necesas). Samaĝulo de Baghy kaj Kalocsay, arda aktivulo de
Esperanto, li estis ruso kaj plejparton de la vivo vivis en Moskvo – sed la
krea periodo de lia vivo, 1918-1928, pasis en Jugoslavio/Kroatio. Kvankam li aperigis
unusolan negrandan poemaron La Tajdo (1928), liaj poemoj poste aperis en
ĉiuj gravaj antologioj kaj krestomatioj, legeblas ankaŭ rete. Tamen
ne nur brila poeto li estis. Li aktivis en la loka movado, gvidis perfektigan
kurson, redaktis la gazeton Konkordo, tradukis tiam gravan, sed nun
plene forgesitan verkon de A.Drozdov Krucumo... kaj ankaŭ verkis
humurajn teatraĵojn por la 1-a (1923) kaj 2-a (1924) Sudslavaj Esperanto-kongresoj,
eĉ mem aktoris. “La morto de la delegito de UEA”, verkita por la 2-a
Sudslava kongreso, estis prezentita ankaŭ en UK en Vieno kaj samjare
aperis libroforme, en 2000 sekvis reta eldono. Tamen Verda rido, verkita
por la 1-a Sudslava kongreso, dum jardekoj estis konsiderata perdita, ĝis
Josip Pleadin trovis ĝin en malnovaj kajeroj de Konkordo. Nuntempe eĉ kleraj
legantoj apenaŭ komprenus ĉiujn nuancojn kaj aludojn pri
realaĵoj de 1923, speciale en Jugoslavio. Tial trionon de la libreto
okupas antaŭparolo-eseo de J. Pleadin; kaj la teksto mem enhavas klarigajn
piednotojn, entute 31 por 23-paĝa teatraĵo. Inter la rolantoj troveblas
Kafo Alt, t.e. Teo Jung, poste aperinta sub la sama (mal)kaŝnomo en la Verda
Biblio de I.Lejzerowicz. (Do eble Lejzerowicz spektis aŭ legis la
kabaredaĵon. Aŭ eble oni post tiu prezento vaste moknomis tiel s-ron
Jung?) Aliaj nomoj de protagonistoj estas formitaj samprincipe – kvankam
ĉeestas ankaŭ ĝeneraligaj figuroj kiel Konferencanto, Instruisto
kaj Lingvokomitatano kaj alegorioj de Esperanto-societoj. Tamen, la kabaredo estas
tro simpla kaj amatoreca, havanta signifon nur en konkreta loko kaj tempo, do
vere por unufoja uzo. Apenaŭ ĝi havas literaturan valoron. Certe,
talenta aŭtoro eĉ bagatelojn faras talente: jen antaŭ la publiko
aperas granda cifero 6, ĝi transformiĝas al “SES”, kio ja signifas
“Sudslava Esperanto-Servo”, karese nomata Sesinjo aŭ Senjo, kaj jen sur la
scenejo aperas junulino kun tiu nomo, vestita tute verde (eble partoprenintoj
de UK-oj antaŭ 10-15 jaroj memoras similan ulon, sed viron), kaj ŝi
plendas: “Mi estas malforta virino, sola – tute s-o-o-o-o-l-a! – kaj mi devas
(...) havi tiom da zorgoj pri miaj treege ofte aperantaj infanoj!” La
ĉeestintoj bone komprenis, ke temas pri pluraj Esperantaj eldonaĵoj
kies aperigon entreprenis SES, por nunaj legantoj tion afable klarigas
piednoto. Kaj plu simile... Instruisto vigle kantas: “Lingvo Esperanto / Estas
tre facila, / Kun la gramatiko / Klara kaj utila. / Nur dekses reguloj / Tuta
regularo, / Eĉ idiotuloj / Lernas ĝin sen baro...” ĉu ni ne
vidis la samon en satiroj de V.Devjatnin, Cz.Kozłowski, J.Baghy kaj pluraj
aliaj aŭtoroj, ĉu ne renkontis similulojn vive? Fine aperas mirakla
feino, benanta kaj bondeziranta ĉiujn (ankaŭ la publikon)... Tiajn amatorajn
teatraĵetojn oni ofte faras en diversaj klubaj festoj. Eĉ la etoso
fakte ne ŝanĝiĝis dum pluraj jardekoj. Do apenaŭ oni trovos
ion novan en tiu libreto – kvankam certe estas interese vidi faman klasikulon
de nekutima flanko...
Reen al:
|