Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Ekde pli ol unu jarcento, UEA estas je la centro de la esperanta movado, kun pli ol 5000 membroj en pli da 100 landoj.

Ĝi ne nur valorigas esperanton, sed ankaŭ atentigas pri la lingvaj problemoj tra la mondo kaj la neceso pri lingva egaleco.

Ĝia statuto listigas kvar celojn:

  • disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto
  • agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon
  • plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo
  • kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

UEA estas speciale konsiderata pri la kvalito de ĝiaj servoj:

  • Ĝi organizas la plej granda esperanta renkontiĝo: La Universala Kongreso, kio okazas ĉiuj jaroj kaj alvenigas miloj da partoprenantoj.
  • Ĝi estas libra eldonisto kaj vendisto. Ili ankaŭ eldonas la revuon Esperanto.
  • UEA estas projekta gvidisto por la esperanta komunumo kaj partnero de internaciaj organizoj (kiel UN kaj UNESKO)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

TEJO naskiĝis kiel junulara sekcio de UEA kaj iom post iom iĝis pli kaj pli sendependa. Ĝia ĉefa celo estas kunligi la junajn esperantajn parolantojn, disdoni al ili servojn. Ĝi ankaŭ kunlaboras kun aliaj junularaj organizacioj kaj informas pri Esperanto.