ENLUMIĜO

ENLUMIĜO de Albert Goodheir
eld. Kardo
- Glasgovo, 1987
recenzas Georgo Kamaĉo

125 jun 1990

Anstataŭ peni verki recenzon pri Enlumiĝo de nia nederlandskota poeto Albert Goodheir, mi preferus represi la antaŭparolon de Marjorie Boulton al Merlo sur menhiro, lia antaŭa poemaro. Kiel ŝi skribis tiam, la poemoj de Albert Goodheir estas belaj poemoj, artisme maturaj poemoj pli subtilaj, ol ilia klareco tuj sugestus; poemoj, kiujn oni kun plezuro povas legi sur komforta sofo, en bonodora ĝardeno, ĉe klerula skribotablo. Sed ili havas alian kvaliton, kiun ne ĉiuj bonaj poemaroj posedas: ili kredeble signifus ankoraŭ, se oni legus ilin en hospitalo, karcero, koncentrejo.

Mi konsentas. Same oni povas apliki al Merio sur menhiro jenajn vortojn de William Auld, el lia enkonduko al ĉi dua poemaro: Li estas poeto durilate malofta inter ni: poeto de l' naturo, kaj poeto religia. Kompreneble, por li la du esence estas la sama afero; al li mankas la dogmaroj de konfesioj; li trovas sian dion en ĉiu natura manifestaĵo de la universo. Lia patrona sanktulo - se entute li pensas tiel - estus Spinoza. Lia filozofio brakumas ĉion ne nur en la spaco, sed ankaŭ en la tempo.

Kio novas do en Enlumiĝo? La merlo iĝis perlo. La aŭtoro verkas pli koncize, senbalaste, preskaŭ nude. Liaj poemoj montriĝas variantoj de kelkaj konceptoj, klaraj kaj karaj al li. Sed en ĉi tiu trajto ofte embuskas konceptismo. Kombino de tre simplaj eroj riskas efiki hermete, esotere. Tial, kvankam la poemojn ne karakterizas milmil malmalvortoj, foje li impresas pli puzle, ol poezie. Ekzemple (p. 12):

FRONTE AL LA LUMO
Mulvorta sciure
kolektita sciaro
forfandiĝas senspure,
ĉar l' eterno ne scias
en memmontra malŝparo
kaŭzon aŭ kialon -
Nur kiu senmias
tuŝas la realon.

Tiun strofon, kun rimskemo ABACBDCD kaj nur du veraj akcentoj (laŭ la natura elparolo), iniciatis Goodheir mem. Almenaŭ trionon de Enlumiĝo li verkis ĝie. La t.n. "nordan strofon" laŭdas Auld kaj ankaŭ Humphrey Tonkin en recenzo aperinta en Worid Literature today, literatura revuo de la Oklahoma Universitato (printempo 1989, p. 349). Tonkin asertas, ke ĝi memorigas pri japanaj strofoj. Samkiel pri hajkoj kaj aliaj japaneskoj, iam kaj tiam oni emas supozi, ke meritas laŭdon ne la poeto, sed la strofo. Kompense eblas senti ankaŭ, kiel ĝi sklavigas la poeton kaj melkas el lia plumo plumpajn versojn (p. 13):

AL POETO
Regu la emon,
for paperon
ĝis la momento!
La cerbduono nomata koro,
ne ĝia vortoriĉa partnero,
naskos poemon
en sia horo
el silento.

Eĉ en poemo pri la norda strofo mem, ĉi tiu devigas la aŭtoron tordi normalan vortordon, kio fuŝas la lastan verson (de rimoj kvar) kaj do la celitan efekton (p. 11 ).

Sed kiam li trafas, li trafas plene. Oni bonvolu frandi ekzemple (p. 33):

PRINTEMPA ERIKEJO
Vagas ŝafoj, mankas
arbo aŭ barilo,
multstrie blankas
en terfaldo la lasta
neĝo de aprilo.
Sur praejo senmura
sin preparas la vasta
floromaro purpura.

Mie, siajn plej freŝajn poemojn li verkis jen blankverse (p. "&, pri Gaja, la prapatrino aŭ praa terdiino), akrostike kaj sonete (p. 9), eĉ kalevale (p. 44). Unu el liaj bildoj (p. 37) gravuriĝis sur mia memoro tiel, ke mi ne povas ne citi ĝin, invite al poezi-amantoj:

Kaj kiam falos ĉiu arbfolio
kaj nudaj branĉoj runas kontraŭ luno,
en vintraj signoj sonos elegio,
kontraŭ dolor' ne estas tempimuno.

La libro, cetere, ricevis plaĉan veston, kiel meritas la sinceraj kaj naturaj poemoj de Goodheir, verkisto sen paradaj artifikoj.

 

Reen al:

Enlumiĝo Albert Goodheir Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo