Bone verki por infanoj duoble malfacilas

recenzo de Paul Gubbins

en Literatura Foiro 171/februaro 1998

Mistero ĉe Nigra Lago. Originala romaneto por infanoj, de Sten Johansson,
eld. Al-fab-et-o, Skövde, 1997

Verki por infanoj diable malfacilas; bone verki por infanoj duoble malfacilas. La malfacilo klare evidentas ĉe Mistero ĉe Nigra Lago.

La magra intrigo magre skiziĝas: infano-bando kaptas ŝtelistojn. Tiel la verketo de Johansson sekvas centojn, milojn, centmilojn da similaj infano-rakontoj, kiuj en naciaj lingvoj jam kurbigas la bretojn de sennombraj urbaj bibliotekoj. En esperanto ĝi daŭrigas la tradicion flegitan de ekzemple Bert Sullivan, kiu verkis infano-rakontojn en la 50aj kaj 60aj jaroj (La junaj detektivoj, 1953; La junaj trezorserĉantoj, 1968). Tamen – kaj pro tio tiom malkontentigas Mistero ĉe Nigra Lago – dum nacilingvaj infano-rakontoj (almenaŭ en la angla) evoluis, la teda, oscediga, ja formula infano-rakonto bedaŭrinde pluvivas en esperanto.

Bone... eble ankoraŭ necesas en esperanto tiaj aventuretoj, tiaj misteroj (ha!) por niaj dekkelkjaruloj; eble juna leganto – kia mi ne estas – alimaniere reagus ol grumblemeta, cinika mezaĝulo. Sed infano-libroj (almenaŭ anglalingvaj), kiuj hodiaŭ aĉetiĝas, konkurse premiiĝas (kaj supozeble legiĝas), tiom similas al Mistero ĉe Nigra Lago, kiom esperanto al pazigrafio. Ili pulsas pro fantazio, humuro, aktualeco; ili prezentas realan, esplorindan mondon; ili kaj distras kaj informas. Mistero ĉe Nigra Lago faras nek unu nek la alian. Alivorte: Mistero ĉe Nigra Lago efikas mucide, malgraŭ la klopodoj de la aŭtoro aktualigi sian intrigon. En la dua ĉapitro pasive, priskribe riveliĝas, ke unu el la infanoj ŝatas futbalon, rokmuzikon, bildstriajn rakontojn, hamburgerojn, televidon, slaloman skiadon kaj glitadon per skitabulo (p. 6). Tamen tiuj ĉi ŝatokupoj apenaŭ rolludas en la intrigo kaj kontribuas nenion al ĝi. Verkinto pli sperta ja enkondukus hobiojn tiajn, tamen aktive, nature, kiel agojn antaŭenpelantajn la intrigon. Ne sufiĉas simple pendigi modernecon ĉirkaŭ la kolon de infano; ĝi restas superflua.

Kaj superflua restas la plejparto de la romaneto. Ekzemple, post la ekscita, atentokapa unua ĉapitro, en kiu sentiĝas dramo, danĝero, streĉemo, la intrigo lamas. La mistero malaperas: ne plu videblas inter paĝoj 5 kaj 22 la du viroj, kiuj nokte strange kondutis, aŭ ilia pluruza aŭto. La infanoj renkontiĝas, enŝoviĝas nebezonataj, pezigaj detaloj pri familiaj cirkonstancoj; ili ektendumas apud la lago... sed nenio okazas, almenaŭ nenio mistera. Forestas streĉiteco, forestas leganto-intereso. Kaj kial la ŝtelistoj posedas kabanon en la arbaro apud la Nigra Lago neniam kontentige klariĝas (aŭ eble jes, sed ĉi-loke mi pro enuo dormetis; eble la rolo de la kabano estas ja mistero): sub la kabano estas kesto, kiun foje la viraĉoj malŝlosas. Sed kial? Ho, misteroj, misteroj!

Instruiĝos al infanoj pere de Mistero ĉe Nigra Lago plej verŝajne nekonataj vortoj pri la natura mondo; la romaneto proviziĝas per glosaro por helpi al junaj legantoj. La lingvo facile fluas kaj sendube la vortostoko de dekkelkjarula leganto pligrandiĝos. Male la fantazio, la imagpovo, la kompreno pri la mondo, kiujn oni vane serĉos en la romaneto de Johansson, sed kiujn oni nuntempe atendas en la plej sukcesaj modernaj infano-libroj.

Verdire, la plej interesaj roluloj en la romaneto estas la du haŭtkapuloj, kiuj timigas la infanojn en la aŭtobuso (p. 20). Pli suka, pli trafa, pli aktuala infano-romaneto koncentriĝus pri ili. Kial oni fariĝas haŭtkapulo? Kion ili pensas, opinias? Kial ili tiel vestas sin? Ĉu kaŝiĝas ordinarulo malantaŭ la haŭtkapula masko? Respondinte al tiuj demandoj, ŝpininte romanon ĉirkaŭ ili, la aŭtoro kreintus legindan, vere originalan infano-rakonton, kiu kaj pensigus kaj distrus. Mi konsilas al Johansson – en spirito de amikeco, helpemo – se eble legi kaj studi verkojn ekzemple de Roald Dahl aŭ de Ian Strachan.

 

Reen al:

Mistero ĉe Nigra Lago Sten Johansson Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo