VARMAS EN ROMO

VARMAS EN ROMO de Corrado Tavanti
eld. LF-koop - Svislando, 1986
recenzas Georges Lagrange

105 jun 1987

Ĉu decas, ke ano de LF-koop recenzas verkon de kolego? Ĉu tio ne aspektas kiel fia oportunismo, kiel politika manovro: sendi florojn por poste ricevi bukedon. Mi ne respondos al tiu etika demando. Mi nur konfesos, ke mi legis la romanon de Tavanti kun plezuro. Laŭ mi, sufiĉa pravigo. Kompreneble ne temas pri epokfara ĉefverko. Sed ĉu ni ne alvenas iom malfrue por alporti al homaro definitivajn mesaĝojn? La homaro ricevis jam tiom da! Kaj tamen ĝi ne pro tio pli bone fartas.

Varmas en Romo havas la ĝustan dozon de aventuro, de humuro, eventuale de erotiko por teni la intereson de la leganto streĉita ĝis la lasta paĝo.

Estas du kategorioj de tiaj romanoj en esperanto: tiuj (kiel la ĉu-serio de Johán Valano) kiuj okazas en iu imagita Esperantio - eĉ kun dialekta influo - kaj aliaj, pli "realismaj", kiuj okazas en reala, politike difinita mondo.

Tia kompreneble estas Varmas en Romo. Kaj tio ebligas al ni legi ne nur klasikajn sakrojn kiel skorzonero kaj korpo de porko, sed krome antologion de la romaj sakroj, kiuj plejofte pridubas la virton de ies patrino.

La temo estas neordinara: okazis atenco kontraŭ la madagaskara ambasado, bonŝance sen hommortigo, kaj ĝian aŭtorecon pretendas iu Armeo Liberiga Esperantista. Ĉu vere la esperanta popolo, ĝenerale pacema, ja tion kulpis?

Enketas komisaro De Angelis, kiu volus esti diplomato kaj nobelo, kiu estas nek unu nek la alia, sed nur tre ordinara policisto. Kaj lin helpas "LA" ĵurnalisto Danilo Cerri, krome esperantisto, la vera Tinĉjo de la romano, al kiu tamen mankas Milu'.

Nu, tiu Danilo estas konvene klabata, drogata, ŝnurata kaj forportata kiel decas, kaj kompreneble li multe helpas por solvi la enigmon.

Intervenas satiro de la itala socio. Kiel italo, Corrado Tavanti ja rajtas satiri la propran mondon. Nur tial oni rajtas aliajn primoki. Kaj ni ne forgesos tiun doktoron pri ekonomiko, kiu "bonŝance" trovis laboron kiel rubo-kolektisto.

Ankaŭ humuro ne mankas: mi pensas pri tiu "defetista" lito, kiu nepre rompiĝas, se oni tro impete amoras sur ĝi, kaj pri tiu varmega vidvino, kiu "abomene kuiras". Aŭ pri Danilo, kiu devas demeti sian ŝuon: sed li ne ŝanĝis siajn ŝtrumpetojn de tuta semajno. Vi do imagas la odoron, kiam Varmas en Romo. Kompreneble tiu ŝtrumpo estas krome truita.

Jes ja mi ne enuis legante la romanon de Tavanti. Ĉu mi tamen estu lingvema kaj pike kritikema?

Jes tamen iomete. A1 simpatia kolego mi rimarkigos, ke oni ne diras operacio sed operaco kiam temas pri militaj agoj, ke oni ne intermiksu konstante ruli, ruliĝi kaj veturi: estas ja malsamaj aferoj, kaj ke virino ne povas mezuri unu metron kvindek kvin: ŝi altas... kaj viro tute same (p. 61 ). Bedaŭrindaj makuletoj, kiujn la LF-eldonfako ne devus preterlasi.

Nu la verko entute apartenas al tiu kategorio de libroj, kiuj ne postulas grandan spiritan streĉitecon sed tamen ne estas infanece verdetaj. Estas libro, kiun oni legas ja kun plezuro kaj, se oni estas progresanto, oni eĉ per ĝi povas - plezure - lerni plu.

Do, pedagogio kaj plezuro. Kion pli postuli?

 

Reen al:

Varmas en Romo Corrado Tavanti Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo