Mikaelo Bronŝtejn: Dek tagoj de kapitano Postnikov
BRONŜTEJN, Mikaelo ; Dek tagoj de kapitano Postnikov ; 334p + 8-paĝa fotaro ; movada ; 2004 ; Tiĥvin ; 2a eld. reviziita kaj korektita, Impeto, Moskvo, 2010.
Legu recenzon de Nikolao Gudskov en Monato: Reveno de heroo
Legu recenzon de Sten Johansson: Impona kungluaĵo senglua
Legu recenzon de Valentin Melnikov en La Ondo de Esperanto: Iom da bono de Bruna Ŝtono
Legu recenzon de Ĵak LePuil en La Kancerkliniko:
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Legu recenzon de Domagoj Vidović: Dek tagoj de kapitano Postnikov
Legu recenzon de Donald Broadribb en Esperanto sub la Suda Kruco :
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Legu recenzon de Marie-France Conde Rey en Literatura Foiro :
Neperfortita historio
Legu recenzeton de Anneke Schouten-Buijs
en Esperanto-Sumoo marto 2015:
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Legu recenzon de Burdo en Esperanto-Sumoo majo 2020:
Dek tagoj de kapitano Postnikov
Legu recenzon de Sageto
en Esperanto-Sumoo januaro 2022:
Dek tagoj de kapitano Postnikov
La historia romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn pri
eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj estas unika fenomeno en nia
literaturo. Sub la plumo de la talenta verkisto revivas konataj Movadaj figuroj,
inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni
malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn,
la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin
en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de
ĉeesto. Se aldoni, ke la romano havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan,
intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano.
Boris Kolker (Usono)
Jen la brava, juna, ĉarmega oficiro Postnikov, kiu, en la tempo de niaj
pioniroj, gvidis la rusan E-movadon. Eniru en lian vivon, liajn revojn, liajn
renkontojn, dum la krozado al Ameriko por la Washingtona Universala Kongreso.
Dank' al kunmetado de tre diversaj dokumentoj, spektu la maturiĝon de nia
Historio. Vidu kiel kunagas la noblaj streboj kaj la bazaj impulsoj. Aŭskultu
la saĝajn parolojn de Zamenhof, kiujn post jarcento ni ankoraŭ ne funde
enlumigis. Kaj se foje la rakonto amare gustas, tamen je la fino ni kapablos
danki tiujn tiom sincerajn praesperantistojn.
Marie France Conde-Rey (Francio)
Mi delonge ne legas tiel nomatajn "historiajn romanojn", ĉar opinias, ke ĉion
en ili diratan elpensas la aŭtoroj. Tamen leginte la novan historian romanon de
Mikaelo Bronŝtejn, mi havas la impreson, ke li, doninte multajn dokumentojn kaj
citaĵojn el la gazetaro ruslingva kaj esperanta - krom la konversacioj de la
konataj historiaj E-personoj - sukcesis kredinde prezenti la tiutempan
politikan-socian atmosferon en Rusio kaj en la esperantista medio. Leginda
libro!
Vladimir Samodaj (Rusio)
Reen al: Mikaelo Bronŝtejn - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj