Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio

SZATHMÁRI, Sándor ; Vojaĝo al Kazohinio ; 315p ; romano ; 1958; Paris ; SAT ; Represo 1998

Legu la verkon rete: Vojaĝo al Kazohinio


Legu recenzon de Poul Thorsen en Norda Prismo: Vojaĝo al Kazohinio

Legu recenzon de Tomaš Pumpr en La nica literatura revuo: Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio

Legu recenzon de Jim Henry: Vojaĝo al Kazohinio

Legu recenzon de Gaston Waringhien en Sennaciulo: Vojaĝo al Kazohinio

Legu artikolon de István Ertl: Gulivero inter la esperantistoj, aŭ: kiel homi transhome

Legu artikolon de Eugene de Zilah: Ĉu behinoj?

Legu recenzan eseon de Jurij Finkel: Provo de recenzo pri "Vojaĝo al Kazohinio".

Legu eseon de Maria Bereczki: Sándor Szathmári kaj lia ĉefverko: "Vojaĝo al Kazohinio".

Legu recenzon de Fortegulo en Esperanto-Sumoo majo 2019: Vojaĝo al Kazohinio

Legu recenzon de Itoo Kanzi en l’ Omnibuso jul./aŭg. 1969: La kvina vojaĝo de Gulivero

Legu recenzon de Vilho Setälä en Esperanta Finnlando 1959: Vojaĝo al Kazohinio

Legu recenzon de Telemo en Esperanto-Sumoo majo 2023: Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári


"Stranga rakonto kiu memorigas la Vojaĝojn de Gulliver de Swift. Brita oficir-kuracisto savis sin dum ŝipsubakviĝo sur la insulo Kazohinio. La aŭtoro eble troigas kiam li forĵetas el la perfektan mondon ĉiun senton kaj ĉiun ludon. Li eble volas per tio pli efike averti ke ĉiuj sentoj kaj ĉiuj ludoj estas suspektindaj, ke la homo se li ne volas plene ekstermiĝi, kiel la behinoj devas bridi siajn pasiojn, prudenti pri siaj deziroj, nobliĝi pri sivj ludoj. Pro tio la libro ne estas ordinara. Sed rekomendi ĝin mi povas nur al leganto tre komprenema, tre malpruda, neŝokiĝema ĉar multaj scenoj ne taŭgas por delikataj mensoj. La lingvo estas ĝenerala bona kaj flua."

/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"La distinga karakterizo de la utopiistoj estas, ke ili sopiras al perfekta ordo; pro tio en la utopioj regas la racio, kaj la emociojn oni subigas kaj subjugas. Szathmári montras al ni la sterilecon de tia ordo, sed li ankaŭ montras la kontraŭflankon de la medaliono; la ĥaoson de socio komplete senracia. [...]

Szathmári utiligas la utilan konvencion de l’ inventito de Jonathan Swift, la vojaĝanto Gulivero, por esti la mio de la romano. Gulivero estas, kompreneble, naiva konservativulo (malgraŭ siaj multaj spertoj en pluraj tre strangaj landoj!), kaj sekve perfekta kontrastigilo por la novaj socioj. Li trovas sin unue en la perfekte racia mondo de la Hinoj [...]

Poste li aŭdas pri kolonio de "behinoj", kiun la hinoj devis izoligi, ĉar ili suferas "cerbmalsanon" (do ne kapablas vivi laŭ la konceptoj de la hinoj). [...]

Ŝajnas al mi tute klare, ke Szathmári de du flankoj satiras nian homan socion, montrante kie troviĝas niaj malfortoj, ĉu de aspiro, ĉu de moroj. Li kritikas la mondon aktualan, kaj li certe ne trovas solvon en la frida racio de la hinoj aŭ la freneza malordo de la behinoj."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Legu pli multe en Vikipedio.

Reen al: Sándor Szathmári - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj