Ferenc Szilágyi: Tiel okazis : aŭ mistero minora

SZILÁGYI, Ferenc ; Tiel okazis : aŭ mistero minora ; 120p ; krimromano psikologia ; 1958; Kopenhago ; Eldonejo Koko ; Iltis 1982

Legu recenzon de Teodor Julin en Norda Prismo 1959: ORIGINALA MISTERO

Legu recenzon de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI en la nica literatura revuo n-ro 5/1, 1959: Mistero minora de Ferenc Szilágyi

Legu recenzon de Sten Johansson: Minora sed mirinda

Spektu kaj aŭskultu sesminutan recenzo-filmeton de Paulo Sérgio Viana: Mistero minora.

"Mistero minora [...] estas siaspece detektivromano, kies ĉefrolanto, pelate de venĝemo, sekvas la troveblajn indikojn por trovi la deloginton de sia iama amatino. Oni vidas, ke tiel la "detektivo" povas esti samtempe la - aŭ unu el la krimuloj, ĉar mortigi provenĝe estas ankaŭ krimo. La romano estas tamen samtempe psiĥologia studo pri homo suferanta obsedan neŭrozon, ĉar iom post iom lia fiksa ideo efektive trenas lin ĝis la rando de la frenezo. [...]

Szilágyi estas brila stilisto, en perfekta rego de siaj lingvorimedoj. Konversaciojn li kreas flue-realisme, ĝustajn metaforojn kaj komparojn li trovas ĉiam."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Legu pli multe en Vikipedio.

Reen al: Ferenc Szilágyi - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj