La interreto ĉiam estis beno por Esperanto. Ĝi permesas al la disa komunumo pli facilan konektiĝon. Unu el la profitantoj estas la podkastoj kaj retradioj. Jen kelkaj el la plej konataj:

Muzaiko

Muzaiko estas plentempa retradio en Esperanto, kiu ludas esperantan muzikon, intervjuojn kaj riportaĵojn el la tuta mondo.

Viziti

Ĉina Radio Internacia

ĈRI havas preskaŭ ĉiutage novan unuhoran radio-elsendon kun novaĵoj en Esperanto.

Viziti

3ZZZradio

La ĉiusemajnaj elsendoj de 3ZZZradio el Aŭstralio ofte fokusigas beletron kaj interesaĵojn, ekzemple de la gazeto Monato.

Viziti

Varsovia Vento

La podkastoj de Varsovia Vento aparte konatas pro viglaj riportaĵoj de Esperantaj eventoj kaj intervjuoj kun muzikistoj.

Viziti

Radio Vatikana

Elsendas trifoje semajne, de la 21:20 ĝis 21:30 horo (laŭ la leĝa tempo en Vatikano).

Viziti

Radio Havano Kubo

Radio Havano produktas elsendojn en Esperanto preskaŭ ĉiun semajnon, aŭskultu ilin por havi novaĵojn el Kubo kaj ĝenerale pri la Esperanto-movado.

Viziti

Aminda Radio Esperanto

Aŭskultu la ĉiusemajnan podkaston por lerni pli pri diversaj temoj kaj Madagaskaro en Esperanto.

Viziti

UEA.FACILA

Mallongaj artikoloj en facila Esperanto por lernantoj kaj lernintoj.

Viziti

Kern.punkto Info

Se vi volas profunde lerni pri io, jen la podkastoserio por vi. Ĉiu epizodo esploras nur unu temon dum ĉirkaŭ unu horo.

Viziti