Esperanto estas la plej ŝatata arta esprimilo de multaj verkistoj. Geoffrey Sutton, en sia anglalingva “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” (Konciza Enciklopedio de la Originala Literaturo de Esperanto), konstatis:

“Jam ekde iom da tempo, eblas diri ke Esperanto lernindas eĉ se nur por ekkoni ĝian originalan literaturon.”

 

Superrigardo de la literaturo

Por ekhavi superrigardon, ni rekomendas la verkon “Historio de la Esperanta Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ekzistas ankaŭ mallonga artikolo en Vikipedio.

Por lernantoj

Provu la rakonton La teorio Nakamura , kiu samtempe estas lingvokurso. Ankaŭ Gerda malaperis taŭgas kaj kiel novelo kaj kiel kurso. Poste legu ekzemple Fajron sentas mi interne , kaj la faman Vojaĝo en Esperanto-lando de ruso, nun usona civitano, Boris Kolker.

Interesaj spertoj

Tibor Sekelj estas geografo kaj ĵurnalisto travojaĝinta ĉiujn kontinentojn; Vasilij Eroŝenko estis blinda ruso kiu kreis lernejojn por blinduloj en Japanio kaj Ĉinio – ankaŭ fascina rakonto. Sviso Edmond Privat verkis pri historio kaj politiko, inkluzive libron pri sia amiko kaj kunvojaĝanto Mahatmo Gandhio.

Tutmondaj impresoj

Se vi deziras ekhavi impreson pri la literaturoj de aliaj mondopartoj, provu la Ĉinan antologion, Skotan antologion, Slovakan antologion kaj simile. Preskaŭ ĉiuj ĉefverkoj de la monda literaturo estas tradukitaj en esperanton, kutime je tre alta kvalito.

Poezio

Esperanto aparte taŭgas por verki poezion. Malkovru ekzemple skoton William Auld, kiu estis trifoje kandidatigita por la Nobel-premio, aŭ la islandanon Baldur Ragnarsson kaj britinon Marjorie Boulton, kiuj same ricevis tian kandidatigon.
Aliaj tre imponaj poetoj estas hungaroj Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy, kataluno Abel Montagut, hispano Jorge Camacho, rusoj Mikaelo Bronŝtejn kaj Eŭgeno Miĥalski, ĉino Mao Zifu, maltano Carmel Mallia.

PROZO

Ekzistas abundo da novelaroj, romanoj, eseoj. Konsiderindaj aŭtoroj estas, ekzemple, aŭstraliano Trevor Steele, hungaro István Nemere, portugalo Manuel de Seabra, kroatino Spomenka Štimec, franco Gaston Waringhien, japano Miyamoto Masao.

Aĉetu librojn en Esperanto en la retbutiko de UEA aŭ dum Esperanto-aranĝo.