Per Esperanto, vi povas malkovri la vivon de plej diversaj homoj tutmonde – ankaŭ de tiuj homoj, kiuj ne havas sufiĉe da rimedoj por lerni aliajn fremdajn lingvojn. Vi ankaŭ povas legi tutmondajn novaĵojn aŭ novaĵojn pri la mondo de Esperanto.

Ĉina Radio Internacia

Ĉinio proponas al ni la plej aktualajn novaĵojn pri la mondo. Vi povas aŭ legi ilinaŭskulti ilin en radio / podkasto. Se vi preferas novaĵojn pri Ĉinio, legu “El Popola Ĉinio“.

Le Monde Diplomatique

Se vi volas legi ampleksajn analizojn kaj komentojn pri novaĵoj, la Esperanta versio de Le Monde Diplomatique estas la ĝusta retejo por vi.

Viziti

Novaĵoj el Pola Retradio

La Pola Retradio regule informas en Esperanto pri polaj novaĵoj kaj pri la esperanta movado. Ĉiuj novaĵeroj estas kaj skribitaj kaj surbendigitaj, do perfektas por lernantoj de Esperanto.

Viziti

Libera Folio

Naciaj gazetoj malofte raportas pri la okazaĵoj de Esperantujo, do legu pri ili en Libera Folio.

Viziti

La Balta Ondo

Ankaŭ La Balta Ondo regule raportas novaĵojn el Esperantujo.

Viziti

Global Voices

Ĉu vi volas scii kia estas la vera vivo en landoj, kiuj malofte aperas en la novaĵoj? Jen Global Voices en Esperanto.

Viziti

Scienca Revuo

Se vi okaze volas legi pri novaj sciencaj eltrovaĵoj, ek al la Scienca Revuo.

Viziti

LabourStart

Por novaĵoj el vidpunkto de sindikatistoj, elprovu LabourStart en Esperanto.

Viziti

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Se vi scivolemas kion faras nia asocio, legu la Gazetarajn Komunikojn.

Viziti