Ibere kaj libere, sed foje tubere

Ibere libere
de diversaj aŭtoroj
eld. Pro Esperanto Vieno, 1993

recenzo de Giorgio Silfer

Kvar poetoj kune en la sama libro: danĝera tropo, post la apero de Kvaropo...

La komparo inter Ibere libere kaj la verko inaŭgurinta, en 1952, tutan epokon, tamen altrudiĝas. La homoj kaj la cirkonstancoj estas tute aliaj. Komunaj trajtoj estas praktike nur tri-kvar: la ŝato al esperanto-poezio, la geografia najbareco (kvankam Skotlando estas multe pli najbariga ol tuta Iberio!), la sekso kaj la generacia proporcio - Dinwoodie kaj Rossetti situis rilate al Auld kaj Francis preskaŭ kiel Liven Dek kaj Fernandez Martin respektive al Neves kaj Kamaĉo.

Komuna trajto estas precipe la kvanta misproporcio. Se Kvaropo plejparte konsistis el la arto de Auld kaj Rossetti, Ibere libere lasas abundan spacon al Neves kaj Liven Dek, kompare kun la aliaj. Ĉe la kvalita juĝo, la karakteroj de la du verkoj ne plu koincidas, evidente. Sed pri tio poste.

Plej frape kontrastas la manko de alkroĉo al la esperanto-tradicio. Ĉe la Kvaropanoj svarmis aludo kaj mencioj: Kalocsay, Miĥalski, Lapenna... Precipe al Kalocsay, Princo madjaro!, ili ŝutis incenson, enkonduke kaj epiloge.

La nunaj iberoj (tri hispanoj kaj unu portugalo) ne sentis la bezonon referenci/reverenci al oldaj majstroj, eventuale ĝuste al Auld kaj Rossetti. Pala simptomo de netotala umbilikismo videblas en la elekto de la prefacinto; kiu tamen, post tri- aŭ kvarjara aktiveco en nia literaturo, delonge forvaporiĝis kvazaŭ ektoplasmo. Nu, la iberoj ne agnoskas majstrojn. Kaj iu majstro agnoskos ilin disĉiploj? Dubinde.

Dubinde, unuavice ĉar ili estas inter si pli distancaj ol okazis por la skotoj, kiuj fakte rajtis difini sin skolo. Por Gonçalo Neves, kiu prezentas al la publiko sian produktadon en frua stadio, ĝuste kiam li transiris jam al alia etapo, la komuna promenado probable ne rezultos tro longa. Same por Georgo Kamaĉo kaj Liven Dek, kiuj pruvis per la elmontro de sia poezio la superecon de sia prozo - anekdota, respektive sciencfikcia. Eble ili unuope partneros ankoraŭ kun Miguel Fernández Martín: tiel lerta dancisto, ke valorus ankaŭ por aliaj paŝi sur la sama pargeto.

Kaj ĝuste de ĉi-lasta mi komencus la veran recenzon. Miguel Fernández regalas nin per manpleno da versoj, kies bilda riĉo longe preterpasas la lingvan ĵongladon, kiu daŭre retenas Neves kaj precipe Liven Dek. Tamen, multe pli grave, Miguel Fernandez proponas la veran juvelon en la tuta libro: La profil' de viaj spuroj estas la gemo kiu draste altigas la valoron de Ibere libere, lasante en la leganto profundan bedaŭron - ke neniu adekvate reliefigis ĉi tiun verkon, per aparta eldono, eventuale akompanata de kasedo; ja la deklama kaj kanta talentoj de Miguel Fernandez meritus tion!

Mi ne ŝatas cedi al troa entuziasmo, kvankam finfine optimismo min venkas facile. Se La profil' de viaj spuroj aperus aŭtonome, ĝi povus esti la granda poezia novaĵo de la 90aj jaroj. Miguel Fernández sukcesis transigi al nia lingvo multon el la sentemo kaj muzikeco de Federico García Lorca. Li ja devas daŭrigi sur tiu ĉi vojo, ĝis kiam el lia plumo eĥos en esperanto la poezio de aristokrata cigano. Granda defio, kies ganton nur li kapablas levi, nuntempe.

Liven Dek surpaperigis multon, kiun mi perceptas kiel poezian trejniĝon, sed ne kiel poezion mem. Kun unu escepto, unu sola sed admirinda: Al viro nomata Suzana. Tie la emocio intense vibras, eĉ sub la pezaj vestoj de parnasismo, en la rigora skemo de klasika soneto kaj sur la akra eĝo de PIV-oza kontrapunkto.

AL VIRO NOMATA SUZANA

Kaj kiam evidentis la tumoro,
klakadis vipe langoj senkompataj,
diskrevis alibioj akrobataj,
kaj sekvis la sieĝo per angoro.

Ferocis lante, gute, la rigoro,
minacis vojoj raspaj kaj malglataj,
pasioj oceanis onde hataj
en streta senrevena koridoro.

Kaj fuĝis homo for el ostracismo,
drivante sur la eĝo de tranĉilo,
ĥaosen tra marasma paroksismo.

Kaj ŝnuro, nodo, stranga okulbrilo,
redemptaj elementoj ĉe l' abismo,
fariĝis ombro ĉe la pendumilo.

Liven Dek

Georgo Kamaĉo ne liveras multon, sed lia poezio aspektas pli verva kaj aŭtenta ol tiu de Liven Dek. Li rememorigas de tempo al tempo la arton de Kris Long, kiu bedaŭrinde delonge preferas transvesti alies muzon, ol prezenti nuda la propran... Mauro Nervi skribas ke per la poemo Ju Kamaĉo donas la plej emociigan historion de la volumo; laŭ mi, per tia takso li mishelpas la reputacion kaj de la poeto kaj de si mem. Nur legi por kredi.

Gonçalo Neves konfidis al la komuna libro la unuan periodon de sia produktado. Oni rajtus akuzi lin pri multo, sed neniam kalumnii lin neoriginala. Li havas eble la plej originalan voĉon en la libro. Ĉu pli ol Fernandez? Eĉ pli ol Fernandez. Ĉar ĉi tiu disponis je la magio de Granado, dum tiu volis disponi nur je la magio de la lingvo. Kaj li (konscie aŭ ne) sentas vortume, antaŭ ol vortumi sentojn. Rezultas ia stakato, kiu foje trafas jen agrese jen humure, foje impresas jen futurisme (sed ne sufiĉe maltaŭze) jen nur lingvolude.

Orienala estas la vojo, ĉar pavimita el bonintencaj slaboj kaj silaboj - sed kien ĝi kondukos? A1 Neves ne mankas temoj, sed eble la taŭga animagordo.

Stakate poezii povas produkti grandan efikon, eĉ sen grafismaj artifikoj iom tro eksmodaj. Mi sentas ĝin la poezio de la retrovo. Retrovi la vilaĝon, la infanaĝon, listigi aŭ vicigi la tradiciajn objektojn, senverbe ĉar jam senverve. Aŭ retrovi la ludilojn de mortinta infano, kaj vehikli tra nudaj vortoj, dense aglutinaj, hazarde rutinaj, kie rimo ne tintas sed tra ĝi la anto eĉ pli intas, emociojn sentojn fragmentojn.... La verstekniko de la frua Neves kulminos eble en lia lasta poemaro, post jardekoj, kiam vivo kaj vortoj estos trivitaj adekvate por orelo polifonie pli subtila.

La libron ornamas bildoj de Candelas Durán, kies prijuĝon mi lasas al la objektiveco de Georgo Kamaĉo, jama taksinto pri la arto de Gastone Tallisi en La dekdu noktoj de Satano.

 

Reen al:

Ibere libere Miguel Fernández Jorge Camacho Liven Dek Gonçalo Neves
Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo