Kvin krimaj kvaropoj
kaj kelkaj kromaj kadavroj

Prelego de Sten Johansson en la Kultura Esperanto-Festivalo de Helsinko, 2005.
Teksto reviziita en marto 2009.

Ne facilas difini, kio estas krimromano. Se iu demandus min, mi dirus ke la rakontoj pri Sherlock Holmes, Hercule Poirot, komisaro Maigret estas krimromanoj. Aliflanke, Krimo kaj Puno de Fjodor Dostojevskij ne estas krimromano. Kompreneble troviĝas multaj limaj kazoj. Tipe temas pri distra, leĝera verko, kie krimo kaj solvado de krimo estas ĉefa parto de la intrigo, sed eblus ĝismorte diskuti, kiel difini kaj limigi la ĝenron. Mi tamen ne trovas tian harfendadon tre interesa, sed simple traktos tion, kio laŭ mia subjektiva takso nomeblas krimromano.

La unua originala Esperanta krimromano aperis en 1920, do inter la plej frua deko de originalaj romanoj. Ĝi estas Pro kio? de Argus, pseŭdonimo de Friedrich Ellersiek, germana movada aktivulo. En 2008 la eldonejo Mondial reeldonis ĝin en lingve reviziita versio. Ĝi estas tradicia detektivromano en internacia medio, en kiu enplektiĝas ankaŭ amafero, kio cetere ne estas unikaĵo en ĉi tiu ĝenro.

Pro kio! estas sufiĉe freŝa kaj surprize bona por sia epoko. La intrigo estas bone koncipita, nek tro nek maltro komplika, kaj disvolviĝas en konvena ritmo. La stilo, malgraŭ kelkaj lingvaj pezaĵoj, estas flua kaj plaĉa. Mankas lingvaj eksperimentoj, kaj la aŭtoro montras simpatian tonon kun iomete da ironia humuro, interesiĝo pri interhomaj rilatoj kaj sufiĉa talento okazigi aferojn sen tro tedi la leganton. La ĉefa rakontofadeno estas polica murdenketo. La ĉefenketanto, komisaro von Merten, ĉe la freŝa kadavro aplikas metodon similan al tiu de Sherlock Holmes. Tamen enmiksiĝas rilato inter li kaj amikino de la murdita virino. Krome aperas diskutoj kaj cerbumado pri temoj kiel interseksaj rilatoj, roloj de virinoj, naciaj karakteroj, kaj ideoj pri la geedzeco. Kompreneble, temas pri etburĝa verko el 1920, do la sinteno al tiuj temoj ne estas tute laŭ nia epoko, tamen senprobleme digesteblaj kaj eble por sia tempo eĉ certagrade modernaj. Cetere, ĉi tiuj ingrediencoj nur spicas la pladon, kies ĉefaĵo ĉiam restas la serĉado de la murdinto.

Oni ofte konsideras krimromano la verkon Mr Tot aĉetas mil okulojn de Jean Forge, pseŭdonimo de Jan Fethke, el 1931. Mi ne tute konsentas, ĉar en ĝi la eventuala krimo ludas ne tre gravan rolon en la intrigo. En sia recenzo Julio Baghy skribis pri ĝi: "Tiu ĉi verko donas literaturon. Nur vera talento povas tiel majstre kontentigi la gustojn de la literaturamanto kaj de la nura distroserĉanto." (Literatura Mondo aŭg 1931) Nu, mi malkonsentas ankaŭ pri tiu juĝo; laŭ mi ĝi suferas de terure kliŝa kaj kiĉa stilo, sed prefere ni lasu ĝin, ĉar mi ne enlasos ĝin en la liston de krimromanoj.

En 1948 aperis en Danio krimromano de iu Carl Lindqvist. Ĝia titolo estas Ferio kun la morto, sed jen ĉio kion mi scias pri tiu verko kaj verkisto.

En 1958 aperis Tiel okazis : aŭ mistero minora de Ferenc Szilágyi. Szilágyi estis hungaro longe vivanta en Svedio, kaj unu el la plej elstaraj Esperantaj stilistoj. Li estis redaktoro de la kultura revuo Norda Prismo, redaktoro de antologioj, tradukinto el la hungara kaj sveda, kaj originala novelisto. Tiel okazis estas lia sola romano, kaj ĝi estas nekutima kaj diskutebla krimromano, kie plej gravas la psikologio. Ĝi baziĝas sur la unika ideo, ke iu persono pere de muzikaĵo ekscias, ke okazis ia dramo, kaj li vere sukcesas solvi la misteron, ankaŭ per muziko.

Post 1958 sekvas du mallumaj jardekoj, almenaŭ se temas pri Esperanta originala literaturo. Sed en 1976 komenciĝas nova epoko, kaj jen ekĝermas la unua krima kvaropo, ĉar kiel vi vidos, la Esperantaj krimverkistoj preferas verki seriojn el kvar romanoj. En 1976 do aperis Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano, pseŭdonimo de Claude Piron. Poste sekvis kun dujaraj intertempoj ankoraŭ tri ĉu-romanoj – Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉu li venis trakosme? kaj Ĉu ni kunvenis vane?. En ili ni renkontas la detektivon Jano Karal, lian edzinon, la psikologon Ĝoja Karal, kaj ŝian nevon Stefano, kaj tiu triopo solvas la murdojn en ĉiuj kvar verkoj. Ili vivas en regiono Sanktavalo, kie oni parolas apartan Esperantan dialekton, tamen tre facile kompreneblan, ĉar temas ĉefe pri eliziado de kelkaj o-finaĵoj. La ĉefaj valoraĵoj de la ĉu-libroj, laŭ mia opinio, estas la flua kaj facile sekvebla rakonta fadeno, la zorge konstruitaj, iom komplikaj intrigoj kaj la viglaj dialogoj. Iufoje troviĝas ankaŭ interesaj mediopriskriboj. La personoj ofte estas iomete kliŝaj, kaj la verkisto laŭ mia gusto iom tro emas priskribi iliajn psikajn trajtojn, prefere ol lasi ili mem agi kaj montri, kiaj ili estas, kiel mi preferus. Kvankam la dialogoj estas tre fluaj, ili ofte ne impresas tute naturaj. Jen kaj jen la romanoj de Valano traktas ankaŭ sociajn temojn, kiel politikajn intrigojn, traktadon de tielnomataj gastlaboristoj, protektadon de kulturaj medioj kaj alion. Tamen ne temas pri vere realismaj verkoj. Plej plaĉas al mi el la kvaropo la lasta, kiu ne okazas en Sanktavalo, sed en internacia konferenco en Alma-Ato. La ĉu-libroj same kiel multaj krimromanoj disponigas al la leganto arojn da indikoj kaj suspektatoj, sed apenaŭ eblas legante solvi la kazojn. Precipe en la unua el ili, aperas oftaj kaj tedaj klarigoj fare de la aŭtoro pri la aparta lingvaĵo uzata de Sanktavalanoj, kio fakte ĝenas la rakonton kaj sabotas la senton de ĉeesto en la okazaĵoj.

La kvaropo de Valano do kompletiĝis en 1982, kaj en la sekva jaro ekis krima kvaropo de Deck Dorval, pseŭdonimo de kolektivo el tri flandroj, Frans van Dooren, Jef Beeckmans kaj Jos Deckkers. El tiuj van Dooren estis la ĉefa verkisto. Krome, al la du mezaj verkoj de la serio, kunlaboris ankaŭ Christian Declerck, bedaŭrinde, ĉar tro da kuiristoj kaĉon difektas, aŭ, kiel skribis Jorge Camacho en recenzo pri Nigra Magio, la tria libro: "Deklerko murdis Dorvalon. Se vi tamen volas aĉeti la kadavron, ne forgesu, ke malsufiĉas PIV kun Suplemento..." Cetere, en letero al Literatura Foiro la aŭtoro mem skribis: "Mi bedaŭregas la malfeliĉajn ekscentrikaĵojn en mia ’Kazinski venas tro malfrue’. La fuŝado okazis sen mia aprobo."

Tamen ni komencu de la komenco. Dorval evidente preferis la tradician specon de krimromano, kie la detektivo – kaj la leganto – kunmetas puzleron post puzlero el zorge provizitaj indikoj por fine malkaŝi la kielon kaj kiuon de la murdoj. Gravas preskaŭ nur la krimintrigo, do li tre malmulte uzas ĝin por trakti aliajn temojn. Priskriboj pri medioj kaj personoj tre malmulte aperas. Dialogoj oftas. Krome li preferis la formon "fermita ĉambro", kie oni scias certe, ke la kulpinto troviĝas en difinita rondo. En la unua libro, Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton el 1983, li solvis tion simple kaj bone lokante la tuton al ŝipeto, iomete kiel Agatha Christie en Morto sur Nilo. La konstruo de la intrigo estas zorga kaj sukcesa. Temas pri la speco de intrigo, kie gravas horaro kaj alibioj, kaj kie iom post iom montriĝas ampleksa aro da motivoj kaj sekretaj interligoj. La inspektoro Ksavero Kant, kiu rolas en ĉiuj kvar verkoj, ĉi tie faras efikan laboron. Ion similan oni povas diri pri la kvara, Urd Hadda murdita, el 1990. Tie tamen la ŝlosita ĉambro estas pli malverŝajne kreita. Krome Dorval ŝajne laciĝis ĉe la fino, ĉar ĝi estas malpli bone farita el verkoteknika vidpunkto, kun pli da aŭtora rakontado ol da scenoj kaj dialogoj.

Ankaŭ la dua libro, Kazinski venas tro malfrue el 1987, similas la du menciitajn laŭ sia konstruo kaj enhavo, dum la tria, Nigra magio el 1988 (kiu eble estas la unue verkita) ne estas tre sukcesa. Sed pli gravas, ke ili ambaŭ estas lingve fuŝitaj de Chris Declerck, kiu reverkis ilin en tre malplaĉa lingvaĵo kun amaso da stultaj kaj nemotivitaj monstraj elpensaĵoj, kiel dre, erst, ma, men, pre, ste, tras, davi, glanci, kejfi, kiri, nipte, rinki, ruga, tingo ktp.

Ni tamen forgesu la malĝojigan historion pri lingva fuŝado de verkoj enhave bonaj. Anstataŭe ni transiru al la plej altnivela kvaropo. Temas pri verkoj el 1988-2000 de Serĝo Elgo, pseŭdonimo de Georges Lagrange. Li estis konata kiel teatristo, kaj en liaj verkoj la intrigo ne tiom gravas, kiom la scenoj, etosoj kaj personoj, precipe la rilato inter la personoj kaj la medioj, ofte de provincaj urbetoj. Temas pri kvar tre ĝueblaj verkoj. En ili oni renkontas ankaŭ sociajn temojn, kiuj gravis al la aŭtoro, kiel la rilatoj inter klasoj, seksoj kaj generacioj, krome politikaj kaj religiaj aferoj. Elgo estis sufiĉe akra kritikanto de socia hipokriteco, religia bigoteco, klasa fiero, politika stulteco kaj alio. La formo estas realisma, kaj ĉio estas lokita al anonima lando kiu similas Francion, kie inspektoro Kramer ne tre sagace solvas siajn kazojn. En la unua verko, Ŝia lasta poŝtkarto el 1988, ni renkontas homojn el diversaj sociaj klasoj, etnoj kaj vivostiloj, kiel riĉuloj, laboristoj, artistoj, krimuloj kaj gejunuloj vivantaj alternative, iom ekster la socio. Bedaŭrinde la aŭtoro en ĉi unua verko montras relative malestiman sintenon al la virinaj figuroj de sia rakonto.

La dua libro, La nokto de la ezoko, temas ne pri aktuala krimo, sed pri eventuala militkrimo de antaŭ jardekoj, krome ĝi enhavas bonege faritan amaferon inter du ne plu junaj gefraŭloj. En tiu verko do la celo ne estas kapti la krimulon kaj treni lin antaŭ juĝiston. La vera celo estas por la ĉefa protagonisto seniĝi de kulpo kaj honto pro eventualaj agoj de liaj gepatroj. Kaj por inspektoro Kramer la motivo estas forpeli enuon dum konvalesko.

En la tria libro, La floroj de l' krepusko el 1995, aperas politikaj teroristoj laŭ la stilo de Eŭropaj 1970-aj jaroj. Bedaŭrinde aperas ankaŭ iom tro da predikoj, ne nur de la teroristoj, sed ankaŭ de la aŭtoro, kaj la dialogoj estas malpli viglaj kaj vivaj ol en la aliaj tri verkoj. Fine, en Surklifa el 2000 oni trovas komplikajn familiajn rilatojn kaj memorojn el la dua mondmilito kiuj daŭras dum generacio post generacio. Plej bonas en ĉi tiu verko la stilo kaj atmosfero. Aperas ankaŭ ĉi-verke predikoj, ĉi-foje kontraŭ religio, sed ilin prezentas taŭga rolulo, kripla maljunulo en kafejo, kun la rolo de saĝa diranto de veroj en la verko. Kiel mi jam menciis, la krimosolva intrigo ne estas la ĉefa valoraĵo de ĉi tiuj verkoj, kaj fojfoje la interna logiko de la enketado iomete lamas, kaj la finoj de la libroj ne ĉiam egalas la altan nivelon de la ĉefaj partoj. Tamen inspektoro Kramer kompreneble solvas la kazojn, dank' al hazardoj kaj helpo de la aŭtoro.

La kvara kvaropo estas tiu de Ronald Cecil Gates, aŭstralia profesoro pri ekonomiko, kiu lernis Esperanton en 1987, kaj inter 1991 kaj 2006 aperigis entute kvin krimromanojn kaj tri kolektojn de krimnoveloj. Lia romankvaropo konsistas el La septaga murdenigmo el 1991, Kolera afero el 1993, Morto de sciencisto el 1994 kaj Mortiga ekskurso el 2006. La unua kaj tria el ili (la duan kaj kvaran mi ne legis) estas relative amatorecaj verkoj el vidpunktoj literatura kaj lingva. Ili disvolviĝas en aŭstralia universitata medio, kaj gravas ĉefe la motivoj kaj alibioj, ne la psikologio aŭ homaj rilatoj. Mankas fokuso, ĉio estas rakontata samtone, samdetale. Tamen, en la tria verko la intrigo sajnas al mi iom pli sukcesa ol en la unua. Abundas koincidoj, kaj la loka koloro estas pala. Ne necesas multe cerbumi por deĉifri la intrigon.

En 1997 tamen aperis de Gates alispeca krimromano, La vidvino kaj la profesoro. Ĝi estas pli ampleksa kaj pli koncentrita. La krimintrigo estas pli simpla kaj pli realisma. Aldoniĝas intrigo pri la rilato de la profesoro al du virinoj. Kvankam unu el tiuj virinoj estas nura ŝablono, tamen profundiĝas la karakteroj de la rolantoj, kompare kun la fruaj verkoj de Gates. Kelkfoje daŭre iom komikas lia manio ĉion trakti kun sama emfazo kaj pedante kiel kontisto raporti la plej sensignifajn detalojn. Tamen la rakonto plej ofte fluas glate. Gates adaptas la verkadon al sia kapablo, kaj tia modesteco ne estas tre ofta en la esperanta literaturo.

Pri la kvina kvaropo mi eĉ pli malfacile parolas. Temas pri miaj propraj kvar krimromanetoj, aperintaj de 1997 ĝis 2003. Ili estas Falĉita kiel fojno,Trans maro kaj morto, Neĝo kaŝas nur... kaj Memor' mortiga. Prefere aliaj homoj recenzu ilin, sed mi povas diri ion pri miaj intencoj. Do, mi volis uzi la krimromanan formon por trakti aferojn, kiuj interesas min, ĉefe homajn karakterojn kaj interrilatojn kaj kelkajn fenomenojn de la nuntempa socio en kiu mi vivas. Krome mi volis uzi la realan geografion kie mi naskiĝis kaj kreskis en la sudorienta parto de la provinco Smolando, ĉe la Balta maro. Mi kreis du policistojn, la pli trankvila, iom rezignema Svedberg, kaj la pli vigla, ironia Jankéus, kaj en ĉiu el la kvar romanetoj mi klopodis ke troviĝu almenaŭ du-tri personoj plurdimensiaj, kiuj espereble povus interesi la legantojn. Kvankam la lokoj de krimo troviĝas en Svedio, mi volis enplekti ankaŭ internaciajn rilatojn, el ĉirkaŭ la Balta maro kaj pli fore. La sociaj temoj traktataj estas drogdependo, prostituado, pedofilio, tielnomata "novepoka" religiemo, traktado de rifuĝantoj, ksenofobio, rasismo, religia maltoleremo, perfortemo, klasa fiero, seksismo kaj verŝajne ankoraŭ kelkaj, tamen ne ĉio en unu libro, kompreneble. El lingva vidpunkto mi volis uzi la normalan, vivantan Esperanton hodiaŭan, tamen escepte aperas iu figuro kun aliaj lingvaj kutimoj. Se fari unu konkludon el la verkado de tiuj kvar romanetoj, mi dirus ke krimromanoj kutime pli facile legiĝas ol "ordinaraj" romanoj, sed tio ne signifas ke ili pli facile verkiĝas.

Tamen ne ĉiuj Esperantaj krimromanoj aperas kvarope. En 1981 aperis la historia krimromano Regulus de Lorjak, pseŭdonimo de Jacques-Louis Mahé, franca filmisto kiu verkis entute sep romanojn kaj unu novelaron kun diversspeca enhavo, sed ĉiuj distraj, humuraj kaj verkitaj en tre bunta kaj sprita lingvaĵo. En Regulus ni spertas krimajn intrigojn kaj policenketon en Parizo dum la deksepa jarcento, kaj ĝi estas kvazaŭ omaĝo al la baroka Parizo, kiun Lorjak priskribas tiel ke oni vere sentas la odorojn kaj aŭdas la bruon de la tiama urbego. Kelkloke eble estas iom tro da buntaj priskriboj, ekzemple la romano komenciĝas per dudekpaĝa promeno tra Parizo, dum kiu nenio grava vere okazas. Dum la mediopriskriboj ŝajnas tre aŭtentaj, la metodoj de la polico kaj de iu skandal-ĵurnalisto konkuranta kun la polico, ŝajnas iomete tro modernaj, sed tio eble povas esti intence ironia trajto. Ĉiel ajn, post la komenca promeno, la ĉeno de okazaĵoj estas rapida kaj atentokapta.

Alia krimromano en tute alia stilo estas La mortsonorilo de Chamblay el 1983, de Karolo Piĉ. Mi iom hezitas nomi ĝin krimromano, ĉar ĝi estas precipe gotika horor-romano de tradicia speco el la deknaŭa jarcento. Oni rajtas demandi sin, kial verki tian en la 1980-aj jaroj. Piĉ kompreneble pretekstas evoluigon de la Esperanta proza lingvaĵo, sed mi pli firme kredas, ke simple tiu ĝenro logis kaj fascinis lin. Nu, okazas krimo kaj oni alvokas policiston por enketi. Tamen ĉiuj rolantoj dediĉas sin ĉefe al tradiciaj ingrediencoj de romantike gotika hororaĵo. Temas pri kastelo kun preĝejo, kapeloj, kripto, kaŝitaj tuneloj, sekretaj pordoj kaj kaŝejoj, keloj, turoj, torturejo kaj puto. Temas pri sonoriloj kiuj sonoras sen konata kaŭzo kaj orgenoj kiuj ludas ne nur muzikon sed krome murdojn. Temas pri ĉiaj misteraj figuroj en la grafa kastelo, pri la sanga kaj krima historio de mezepokaj kastelestroj kaj estrinoj, pri murdoj kaj adulto, pri skeletoj kaj frakasitaj kranioj, pri fantomoj kaj kadavroj, glavoj kaj hakiloj, malnovaj arkivoj, misgvidaj mesaĝo-slipoj, sekretoj, misteroj kaj nediveneblaj enigmoj. Do, se oni ŝatas tion, oni ricevas ĝissate. La lingvaĵo plejparte estas normala, moderna Esperanto, tre maldense spicita per la personaj piĉismoj de la aŭtoro, proksimume po unu en kvin aŭ dek paĝoj, do la lingvaĵo ne estas malhelpo por ordinara leganto.

En 1988 aperis verko de la tute nekonata italo Corrado Tavanti. Temas pri Varmas en Romo, kiu surprizis kiel tre profesi-impresa krimromano kun konvinkaj detaloj kaj tre rapida, efika ritmo de la eventoj. En ĝia intrigo ni renkontas murdojn, atencojn kaj minacojn fare de ia esperantista Liberiga Armeo, almenaŭ ŝajne. Kiel ajn freneze tio sonas, Tavanti sukcesas fari el tio funkciantan intrigon, kaj pro la rapida ritmo oni apenaŭ havas tempon dubi. Li sukcesas tre konvinke prezenti la sufokan, ŝvitigan varmon de Romo en somero kun ĝiaj odoroj kaj fetoroj. Aperas almenaŭ du interesaj kaj plurdimensiaj figuroj, ĵurnalisto kaj policisto. Krome troviĝas en multaj partoj de la verko socisatira tendenco, kiu mokas burokrataĵojn kaj politikajn apartaĵojn de Italio, sed fojfoje ankaŭ misojn kaj fuŝojn ĉie en la mondo. La lingvaĵo estas ĝenerale bona.

Poste, en 1990, aperis dua verko de Tavanti, ĉifoje kun dua kunaŭtora nomo sur la kovrilo, István Ertl. Kiel Ertl poste klarigis, temas fakte pri itallingva manuskripto de Tavanti, kiun Ertl kunlabore kun Tavanti esperantigis. Malgraŭ tio, la romano Tiu Toskana septembro, eniĝis en nian originalan literaturon. Kompare kun la unua verko de Tavanti, mankas en la dua esperantistoj kaj teroristoj, sed eble pli gravas ke mankas ankaŭ la rapida ritmo. Ĉifoje temas pri pli ordinara, privata murdo en malnova itala urbeto. Tamen la urba etoso kaj medio bone prezentiĝas, kaj ankaŭ la du policistoj, kiuj enketas. La lingvaĵo estas iomete malpli bona ol tiu de Varmas en Romo.

Parolante pri esperantistoj kaj murdoj, ni ne rajtas forgesi la libron Murdo en Esperantujo el 1988, de Daniel Moirand, kiu alie estas pli konata pro 331-paĝa verko pri la Esperanta akuzativo. Lia krimromano, kiu ampleksas nur la duonon, komenciĝas tre bone. Nekonata viro eniras en la kunvenon de vilaĝa Esperanto-klubo kaj falas teren, murdita per tranĉilo en la dorso. La esperantistoj alvokas la policon kaj pluigas sian kunvenon. Tre simbole, ĉu ne? Io terura ĝenas la izoliĝon de la esperantistoj, sed ili ne lasas sin ĝeni. Bedaŭrinde nek la policisto, nek la aŭtoro, entute interesiĝas pri siaj taskoj, tio estas la murdo kaj la murdenketo. La policisto, kontraŭulo de Esperanto, dediĉas sin al debato kun la esperantistoj, dum neniu zorgas pri la murdito, kiu plu kuŝas en sangoflako en angulo de la kunvenejo. Kaj tiel pluas. La detektivo anstataŭ okupiĝi pri la kazo aĉetas librojn de Baghy en brokantejo, kaj kompreneble baldaŭ iĝas esperantisto. Kvazaŭ hazarde li krome solvas la murdo-kazon, sed tio ja estas flanka afero.

Mi finos menciante du romanojn de István Nemere. Fakte, krimoj kaj solvado de tiuj rolas en pluraj el liaj verkoj, apud aliaj temoj. Tio validas ekzemple pri Pigre pasas la nokto el 1992. Sed Nesto de viperoj el 1994 kaj Serĉu, kaj vi trovos el 1999 estas ekskluzivaj krimromanoj, se tiel diri. Bedaŭrinde tio signifas ankaŭ, ke ili ne estas inter la legindaj verkoj de Nemere, laŭ mia opinio. La intrigoj estas ege kliŝaj kaj plenaj de logikaj mankoj. La personoj estas same kliŝaj. Nesto de viperoj baziĝas sur la ideo "fermita ĉambro", sed male al aliaj verkistoj, Nemere faras nenion por garantii, ke neniu de ekstere povas esti la murdinto. Ankaŭ lingve ĝi estas malbona, supozeble pro manko de redaktado. En ambaŭ verkoj grave rolas interŝanĝo de individuoj, kiujn la aŭtoro ne sukcesas kredindigi. Krome, en ambaŭ rolas ia troigita gravigo de kreantaj metiistoj, aŭtoro kaj pentro-artisto, kio eble esprimas la personajn ambiciojn de Nemere. En Serĉu, kaj vi trovos ni trovas la unuan Esperantan detektivinon, kiu bedaŭrinde iom suferas pro kliŝaj priskriboj. La enketado, kiun ŝi plenumas kun vira – aŭ pli ĝuste knaba – kolego, estas eble la plej fuŝa en la Esperanta krimliteraturo. Malgraŭ ĉi tiu severa prijuĝo, oni devas konfesi, ke Nemere estas sufiĉe profesia metiisto por krei rakontojn legeblajn, kie nepostulema leganto fakte povas trovi distraĵon kaj moderan eksciton. Tamen estas iom strange, ke Nemere ne bone sukcesis en ĉi tiu ĝenro. En alia, proksima ĝenro, kiun eblus nomi "agent-romanoj", li laŭ mia opinio sukcesis multe pli bone per sia roman-duopo Vivi estas danĝere kaj Vi povas morti nur dufoje el 1988-89.

Fine: Ĉu eblas resume karakterizi la Esperantajn krimromanojn?

Ĝenerale ili suferas pro similaj mankoj kiel aliaj Esperantaj verkoj, kiel mallerta tekniko de literatura kreado, stranga lingvaĵo, la manio verki kaj eldoni por pruvi, ke tio eblas en Esperanto ktp. Tamen ĉe tiaj distraj verkoj tio eble malpli multe ĝenas, ol ĉe verkoj kun pli serioza celo. Cetere, ankaŭ alilingvaj krimromanoj kelkfoje estas preteksto por trakti interesajn temojn, karakterojn kaj ideojn.

Iom surprize estas, ke internaciaj rilatoj plejparte mankas en la Esperantaj krimromanoj. Multaj el ili okazas ne en la reala mondo, sed en ia fikcia, artefarita aŭ neŭtrale malpreciza lando. Kiel montras la verkoj de Elgo, tia loko tamen povas havi tute specifan karakteron kaj etoson.

Inter la aŭtoroj de Britaj kaj Skandinavaj krimromanoj abundas virinoj, kiuj ofte estas inter la plej popularaj krimaŭtoroj. Ĝis nun tamen neniu Esperanta krimromano havas inan kreinton.

Cetere, kial entute tiom paroli pri krimrakontoj? Ĉu ni bezonas ilin? Ĉu ili alportas ion valoran?

Unue, temas pri distraĵoj. Distraĵoj estas gravaj. La homo ne vivas sole el pano, sed krome el dolĉaĵoj. Oni bezonas ripozi, malstreĉiĝi kaj amuziĝi. Eble ŝajnas strange, ke oni povas malstreĉiĝi legante ekscitan rakonton pri murdoj, sed tiel estas. Eble dank' al la fiksita kaj limigita formo. Kaj tiu formo utilas ankaŭ por la verkisto, kiu volas trakti interesajn kaj eble malfacilajn temojn. La krimintrigo estas kvazaŭ la dolĉa kaj aroma ŝelo, kiun la verkisto ŝtopis per siaj ŝatataj temoj. Tamen, tio funkcias nur, se la krima ŝelo estas bone farita! Facilus mencii ekzemplojn de krimromanoj el diversaj landoj kaj lingvoj, kie la verkisto traktis gravegajn temojn. Homa psikologio, idilia mediopriskribo, socia kritiko, politika propagando, eĉ religia edifado estis pakita en rakontojn pri kiu murdis kiun. Kaj se ni parolas pri Esperantaj verkoj, ankaŭ lingvaj ideoj estas prezentataj en formo de krimula dialogo kaj polica pridemandado. Eble la distraj, leĝeraj verkoj, kiel krimromanoj, eĉ havas same grandan signifon por la lingva evoluo kiel la vortaroj kaj gramatikoj. Do, venontfoje kiam vi trafas en diskuton pri iu neologismo, ne plu diru "ĝi troviĝas en PIV", sed "ĝin uzis Jano Karal kaj inspektoro Kramer"!

Reen al la listo de krimromanoj            Reen al la ĉefa paĝo de OLE